Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
 46a Konferenco de ILEI
Sieber/Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo 12-18.07.2013 Germanio
 

Sieber

Sieber

Historio
La vilaĝoj Lonau kaj Sieber originas de setlejoj, kiuj evoluis komence de la 16a jarcento pro la fondo de ferminejoj kaj ferproduktejoj.

En la jaro 1574 oni mencias por Sieber tri fandejojn, nome la Königshofhütte (reĝkorta fandejo), la Sieberhütte (Sieber-fandejo) kaj la Untere Sieberhütte (malsupra Sieber-fandejo).

La vilaĝo havas sian originon en la ĉirkaŭaĵo de la nuna Hüttehof (fandejkorto), kie situis la unua fandforno de la ferfarejoj Keydel kaj Neuse.

 

La vilaĝa blazono montras S-forman arĝentan linion sur verda fono, supre de tio estas ora cervokornaro kaj sube estas krucigitaj oraj minejmarteloj. La S-forma linio simbolas la arĝentkoloran rivereton Sieber, kiu trafluas la verdajn herbejojn kaj arbarojn. La minejmarteloj indikas la originon de Sieber kiel unu el la plej malnovaj minejvilaĝoj en la Harz-montaro, kaj la cervokornaro estas simbolo por la forstumado. (Pliaj informoj en la germana.)

Prezentadmaterialo pri Sieber, kiu montras la situon, la belecon kaj vidindaĵojn de tiu montara vilaĝo, prezentas ĝin en diversaj sezonoj kaj konatigas ankaŭ allogajn migradcelojn en la ĉirkaŭaĵo (.pdf, 3,41 MB), .
 

ILEI-konferenco © 2012 LA-Arts