Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
 46a Konferenco de ILEI
Sieber/Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo 12-18.07.2013 Germanio
 

Ekskursoj

1. Goslar:

Veturante per buso al Braunlage kaj Bad Harzburg, la ĉefa celo de la ekskurso tra la okcidenta Harz-montaro estas la miljara urbo Goslar, fondita en 1009. 
La urbo estas perlo de la regiono, historia urbo en la listo de UNESCO mondkulturheredaĵoj. La urbo floris en la mezepoko kaj renesanco, akiris grandan politikan kaj religian gravecon, kaj danke al siaj minejoj ĝi fariĝis unu el la plej riĉaj urboj de Germanio. Tio speguliĝas en la abundo da historiaj arkitekturaĵoj, plej unue en la centoj da tipaj trabdomoj.

Vizitindas la impona konstruaĵo „Kaiserpfalz”, la iama sidejo, palaco imperiestra. Allogas turistojn la belega urbodomo, la muzeoj, la ĉefplaco kun puto, sonorilludo, kafejoj, bierejoj. http://www.goslar.de/tourismus.htm

 



2. Göttingen:

ĝi estas la eta grandurbo en la suda parto de Malsupra Saksio.

Ĝis 1936 en Göttingen estis la plej fama universitato en la mondo. Multaj famuloj, ekz. Heinrich Heine studis tie. Granda nombro de Nobel-premiitoj hejmis ĉi tie. La urbo estas pitoreska, ĉar ĝi ne estis tro bombardita dum la dua mondmilito.

La historia urbodomo kaj Gänseliesel (Ansera Linjo) estas nepre vizitindaj.

 

3. Hannover:

 ĝi estas la ĉefurbo de la federacia lando Niedersachsen (Malsupra Saksio).

La historia urbodomo kaj la operejo estas pompaj konstruaĵoj. En la urbocentro troviĝas multaj konataj magazenoj. La zoologia ĝardeno de Hannover estas unu el la plej belaj en Eŭropo.

La urborigardado enhavos vizitojn de la plej belaj konstruaĵoj, muzeoj kaj parkoj.

ILEI-konferenco © 2012 LA-Arts