|
|||||||||||||||||
|
Ĝeneralaj informoj
Tria Komuniko: Informilo kun utilaj sciindaĵoj antaŭ la a lveno al la 46a ILEI-konferenco
Dua Komuniko: Deŝutu raporton, informilon de LKK kun kelkaj novaĵoj pri la organizado de la 46a ILEI-konferenco (.pdf, 52,6 KB).
Ĉeftemo: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj Loko: En Germanio, Herzberg am Harz (ekde 2006 oficiale: la Esperanto-urbo), alloga urboparto Sieber, en idilie bela valo de la Harz-montaro. Konferencejo: Komunuma kulturcentro de la vilaĝo, kapabla akcepti 150 personojn, kun podio kaj bufedo. Krome uzeblas lernejaj klasĉambroj en tuja apudeco. Ĉio en Sieber estas facile atingebla piedirante, ankaŭ aliro al arbaraj promenoj. Transporto: de ĉiuj grandurbaj flughavenoj (ekz. Frankfurt, Dortmund, Berlin, Hamburg, Hannover, Leipzig) per trajno ĉ. 3-4 horoj; ene de Eŭropo kaj en Germanio per oftaj rapidtrajnoj.
Kotizoj: Malaltaj, ekde jaroj ne altigitaj, kun distingo inter A kaj B landoj. Kotiztabelo sub la menupunkto Kotizoj, aliĝo. La unua paglimdato estas la 31-a de marto, 2013. Premiaj rabatoj por aliĝintoj ĝis la 31a de januaro 2013! 50% por la kvindeka kaj 100% por la centa aliĝintoj. Loĝado, manĝado, ekskursoj kaj aliaj servoj pagendas aparte kaj prezoj estas en la reta Aliĝilo. La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, (AGEI), la plej granda ILEI-sekcio, kaj Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo invitas vin!
Dua Komuniko
ALIĜOJ: je la fino de la unua aliĝperiodo, la 31an de marto, estas jam 60 aliĝintoj al la konferenco el 25 landoj. Ni esperas, ke la nombro daŭre kreskos, ni petas la sekciestrojn alvoki la sekciajn membrojn, sendi komitatanojn al la kunsidoj, aktive varbi, informi inter la landaj membraroj, kolegaro, konatuloj kaj dissendi detalojn pri fakaj kaj distraj programoj, pri la metodika trejnseminario, pri multaj aliaj interesaj prelegoj, ktp.
Mi sendadas la invitleterojn al tiuj, kiuj bezonos vizon, do bv. kontakti min (LKK) por trakti detalojn. KONFIRMILO: la konfirmiloj por la ĝis nun aliĝintoj jam estas pretigataj kaj LKK sendos ilin baldaŭ al ĉiuj kun komentoj, se estas malklaraĵoj, pagomankoj, ktp. Ĉe kelkaj aliĝintoj mankas al LKK ankoraŭ financa konfirmo pri la ricevo de la konferenckotizo kaj aliaj servoj, do ili nur pli poste ricevos la konfirmilon.
PROGRAMO: La detala laŭtaga - sed ankoraŭ provizora - programo estas legebla ĉe
Metodika trejnseminario: dankon al Katalin Kovats (edukado.net) pro la ofertata gvidado, tempoplanado, kiu bone harmonias kun la ceteraj programoj de la konferenco. Jam 12 personoj aliĝis. La detalan temaron bv. legi ĉi tie: Seminario pri ekzamenoj: Dr. Rudolf Fischer kaj Mireille Grosjean atendas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri la internaciaj esperanto-ekzamenoj, taksas la temon grava kaj ŝatus spertiĝi resp. helpi la komparadon de la niveloj en la KER-ekzamenoj kaj en la UEA/ILEI ekzamensistemoj. Fakprelegoj, prezentadoj: dankon al ĉiuj, kiuj jam ofertis interesajn temojn, edukajn, sciencajn, distrajn. Se iu ankoraŭ ŝatus aldoni prelegon, kontribuaĵon, ktp., bv. kontakti LKK. EKZAMENO: dum la konferenco okazos KER-ekzamenoj se estos sufiĉaj kandidatoj. Bv. aliĝi, vi povos akiri prestiĝan ekzamenatestilon en B2 aŭ C1 niveloj. Ekzamenoj okazos kaj en skriba kaj en parola formoj. EKSKURSOJ: al belegaj kaj historiaj lokoj, al Göttingen, Hannover, al la Harz-montaro kaj Goslar LKK ofertas ekskursojn, urborigardadon. Bazaj informoj estas legeblaj ĉe http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=51903533. Detaloj, fotoj sekvos. Mendu vian partoprenon frue!
TRANOKTADO: LKK provas plenumi ĉies deziron kaj mendi la hotelĉambrojn, feriodomojn laŭ tio. Hotelĉambroj por 32-38 EUR, feriodomoj por ĉ. 12-30 EUR. Mendu vian tranoktadon ĝustatempe, ke LKK povu helpi vin trovi la idealan solvon. Por junuloj ni ofertas tre bonajn partoprenkondiĉojn, favorajn tranokteblojn, eĉ senpage tendumi eblos en Herzberg. Ruldomoj havos apartan senkotizan parkejon. SALO 8: la paralela programo de la junularo, la tn. Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj lernantoj el Herzberg kaj Góra allogas ankaŭ eksterlandajn gejunulojn, do tiu ĉi ILEI-konferenco estos vere tia, kian indikas la ĉeftemo: io por ĉiuj generacioj. VOJAĜO al Herzberg/Sieber: bv. kontakti LKK por helpi ellabori la plej favoran, taŭgan itineron, vetureblon al kaj en Germanio. Estas multaj rabatkotizaj trajnbiletoj kaj por individuoj kaj por grupetoj de 2-5 personoj. Atentu: nuntempe pli kaj pli oftas, ke oni povos uzi sian flugbileton kiel rabatkarton por atingi la celitan urbon en Germanio, do bv. informiĝi ĉe via flugkompanio antaŭ la flugo aŭ post via alveno en la stacidomo antaŭ ol aĉeti trajnbileton inter la flughaveno kaj Herzberg am Harz. Mi esperas, ke per tiuj informoj ni helpas kaj aliĝintojn kaj aliĝontojn. Internacia, varia, riĉprograma, alloga, instrua, juneca, interesa - Esperanta!
(KZs2013.04.05) | ||||||||||||||||
![]() | ![]() |