Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
 46a Konferenco de ILEI
Sieber/Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo 12-18.07.2013 Germanio
 

Tranoktado, manĝoj

Hoteloj, feriodomoj, ktp.     Prezentado, bildoj pri tranoktebloj (.pdf, 3,4 MB)

La tranoktebloj por konferencanoj en Sieber estas malmultekostaj kaj ĉiuj hoteloj kaj feriodomoj estas je mallonga distanco de la konferencejo, kiu situas en la mezo de la vilaĝo. Oni ne bezonas veturilojn, povas promeni kelkajn minutojn en belega ĉirkaŭaĵo por atingi la vilaĝan kulturdomon (Haus des Gastes).

Por maksimume servi la komforton de la konferencanoj kaj disponigi la plej taŭgajn tranokteblojn estas rezervitaj du 3-stelaj hoteloj, kie LKK ofertas unuavice 2-litajn (nur kelkajn 3-4 litajn) ĉambrojn kun abunda bufeda matenmanĝo. Bv. mencii sur la aliĝilo la nomon de via kunloĝonto! Se vi ankoraŭ ne havas, bv. mencii: kun iu ajn. Sur la konferenca retpaĝaro aperos la nomoj de aliĝintoj ke vi povu sekvi la alvenintajn mendojn kaj elekti el inter via amikaro, konatularo.

Atenton: bv. ne forgesi pri la 3 € kotizo por ĉambroperado! 

Se vi ŝatus rezervi 1-litan ĉambron, bv. aparte anonci tion al LKK kaj konsultiĝi pri ebloj!

1. Esperanto-hotelo Zum Pass kun kafejo, restoracio kaj bierĝardeno:
2-lita ĉambro     38 EUR/persono/nokto kun matenmanĝo
3-4 lita ĉambro  32 EUR/persono/nokto kun matenmanĝo
Servoj: interreto, televidilo

(Matenmanĝo estas aparte mendebla por tranoktantoj en senmatenmanĝaj feriodomoj por 5 €/persono)

2. Hotelo Haus Iris (kun matenmanĝejo, sen aparta kafejo kaj sen restoracio)
2-lita ĉambro     38 EUR/persono/nokto kun matenmanĝo
3-4 lita ĉambro  32 EUR/persono/nokto kun matenmanĝo
Servoj: interreto, televidilo

(Matenmanĝo estas aparte mendebla por tranoktantoj en senmatenmanĝaj feriodomoj por 6 €/persono)

3. Feriodomoj kun kelkpersonaj apartamentoj, sen matenmanĝo
Por oferti sufiĉan tranokteblon, LKK en interkonsento kun la loka turisma oficejo peros ĉambrojn en apartamentoj en feriodomoj. Laŭ individuaj deziroj ni serĉos taŭgajn lokojn por ĉiuj, kiuj ĉu individue, ĉu kun aliaj konferencanoj planas lupreni ĉambrojn.

En tiuj feriodomoj estas komfortaj,  loĝej-similaj apartamentoj kun kelkaj dormoĉambroj, banĉambro kaj tute ekipita kuirejo (taŭga por mem kuiri), plej ofte kun televidilo, interreto kaj aliaj servoj.
La prezoj varias de domo al domo (ĝenerale 1-4 personoj en 1 aŭ 2-litaj ĉambroj) inter 15-50 EUR/persono/nokto, depende de nombro de kunloĝantoj, servoj, nivelo de ekipiteco, ktp.
Antaŭmendo, rezervado de feriodoma ĉambro estas pagenda je aliĝo al LKK:  unuece 30 €/persono. Tiun sumon LKK repagos al vi kaj la verajn tranoktkostojn vi mem pagos al la domposedantoj!

Por loĝantoj en feriodomoj abunda bufeda matenmanĝo estos aparte mendebla 
- en Hotelo-restoracio Zum Pass (por 5 €/persono/tago, v. sur la foto) kaj
- en Haus Iris por 6 €/persono/tago).


4. Tranoktado en ruldomo, tendo
En Sieber ne funkcias kampadejo, sed - laŭ interkonsento kun la urbo Herzberg - eblos starigi, parkumi ruldomojn je la alia fino de la granda parko antaŭ la konferencejo, sur la parkejo apud la junulardomo, ĉe la granda ludplaco, proksime al la subĉiela naĝejo, kie - kontraŭ pago de enirbileto - eblos uzi duŝejon, necesejon.
Tranoktado en tendoj plej verŝajne eblos en Sieber, sed bv. kontakti LKK pri via mendo. Certe estos por gejunuloj ege favorpreza tendumeblo en Herzberg sur la Esperanto-herbejo (ĝardeno proksime al la Esperanto-Centro). De tie per buso aŭ aŭto eblos atingi Sieber.

5. Tranoktejo por lernantoj, partoprenantoj de la ILEI-lernejo resp. SALO-8
Por lernantoj, junaj partoprenantoj (ĉ. 12-18-jaraj) LKK ofertos apartan domon: Haus Diana. Ĝi estas rezervita por la daŭro de la konferenco kaj estas je dispono komfortaj 2-3-litaj, tre favorprezaj ĉambroj en limigita nombro. Bv. kontakti LKK por detaloj!

 


 

ILEI-konferenco © 2012 LA-Arts