Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
 46a Konferenco de ILEI
Sieber/Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo 12-18.07.2013 Germanio
 

Herzberg am Harz

Prezentado de la urbo kun detaloj pri kelkaj vidindaĵoj:
Herzberg am Harz

Herzberg am Harz estas ĉarma, idilia urbo en Germanio. Ĝi situas meze de la lando, ĉe la suda flanko de la Harz-montaro. Multnombraj trankvilaj anguloj kun malnovaj faktrabdomoj prezentiĝas por la vizitantoj dum la urborigardo. Meze en la centro troviĝas la 6,88 ha granda Juess-lago kun flegataj gazonoj, parkoj kaj subĉiela naĝejo. La rondvojo laŭ la lagetbordo taŭgas ankaŭ por handikapuloj kaj infanĉaroj. Novaĵo estas la arbo- instrupado ĉrikaŭ la lago, kie vi povas legi pli ol 50 arbonomojn ankaŭ en Esperanto. La urbo prezentas multflankan oferton por individua feriado, kaj estas ideala elirpunkto por sperti la belecojn de la tuta Harz-regiono.

La urbon unue menciis dokumento en la 12-a jarcento. Dum la jarcentoj la urbo kontinue evoluis, estas tradicioriĉa urbo kune kun la kvar antaŭurbaj vilaĝoj: aerkuraclokoj Lonau kaj Sieber, kaj la ripozlokoj Pöhlde kaj Scharzfeld.

La plej impona konstruaĵo de la urbo estas la 950-jara kastelo „Welfenschloss”, kiu estas la plej granda faktraba kastelo en Malsupra Saksio. La malnova, nobela familio Welf ekde 1158 posedis la kastelon ĝis 1866. La plej konataj familianoj estis Henriko la Leono (Heinrich der Löwe) (1129-1195), kaj diversaj germanaj kaj anglaj reĝoj. La kastela muzeo prezentas unu el la raraj faksimiloj de la evangelia libro de Henriko la Leono, unu el la plej belaj ilustritaj manuskribaĵoj el la germana mezepoko. Dum la jarcentoj la kastelo estis uzata kiel monta fortikaĵo, duka rezidejo, dukvidvina loĝejo, ĉaskastelo kaj administrejo. La nuna kastelo estis rekonstruita en 1510 post detruiga fajro. La plej aĝaj partoj de la nuna kastelo originas el la 16-a jarcento. La kastelo havas kulturan centron kun muzeo, kiu prezentas la ekonomian kaj socian historion de la kastelo kaj de la urbo Herzberg, kavaliran salonon, kiu havas lokon por 120 homoj kaj estas uzata por koncertoj, prelegoj, konferencoj, ekspozicioj kaj festadoj, eĉ en la kastelo troveblas kastela restoracio.
En la plej supra parto troviĝas la Esperanto-muzeo kun konstantaj informtabuloj en Esperanto, angla kaj germana lingvoj. En kelkaj vitrinoj Interkultura Centro Herzberg prezentas porokazajn ekspoziciojn pri diversaj temoj, ekz. pri historio, literaturo, kolektaĵoj, movadaj eventoj.

La urbo havas imponajn burĝdomojn kaj eksajn mastrajn domojn en kelkaj stratoj de la malnova urboparto. La harmoniaj faktrabfasadoj montras la reprezentadvolon de la riĉa burĝaro kaj ties imagoj pri estetika arkitekturo dum tiu tempo. En 1929 la tiama vilaĝo Herzberg am Harz ricevis la urborajtojn laŭ dekreto de la Prusa Ŝtatministerio. La 1-an de julio 1972 la najbaraj vilaĝoj Lonau, Sieber, Pöhlde kaj Scharzfeld estis unuigitaj kun Herzberg al unueca komunumo.

Jam en la jaro 1868 Herzberg rekte konektiĝis al la fervoja linio Northeim-Nordhausen, kiu ekde la malfermo de la intergermana limo la 12-an de novembro 1989 iom post iom rericevis sian iaman gravecon.


La malnova urbodomo troveblas en la centro de la urbo. Tiu konstruaĵo iam estis fajrobrigada domo, kiu estis rekonstruita en la jaro 1905 kiel urbodomo. Post la dua mondmilito denove okazis internaj ŝanĝoj en la domo, kiam aldoniĝis novaj ejoj kaj balkono. Nuntempe en la domo troviĝas la Turisma Informejo kun granda esperantlingva bonvenigtabulo, la urba arkivo kaj Esperanto-arkivo por Herzberg.
 

Laŭ la decido de la urba konsilantaro la urbo ekde julio 2006 uzas la oficialan kromnomon „ la Esperanto-urbo”. Tio estas samtempe bonŝanco kaj defio por la tuta Esperanto-movado. Multaj Esperanto- objektoj, konstruaĵoj kaj informtabuloj troveblas dise en la urbo. Unu el ili estas la Gießner-monumento, kiu staras en la parko enntaŭ la stacidomo. La monumento estas bela minejtrajna vagoneto kun dulingva biografio pri la elstara fervojista Esperanto-pioniro, ankaŭ sukcesa instruisto, Joachim Gießner, kiu vivis dum ĉ. 40 jaroj en Herzberg.
 

En la urbo estas multaj (Zamenhofaj kaj Esperanto-objektoj, ZEO-j) inter ili elstaras la Zamenhof-monumento el blanka marmorostarigita de Interkultura Centro Herzberg en decembro 2009 por memori la 150an naskiĝtagon de la iniciatoro de lingvo Esperanto. Belaspektaj subten-kuponoj estas aĉeteblaj en valoro de 50 €, via kontribuaĵo helpas redukti la elspezojn.

Estas ege interesa la nova urba rondvojo „Akvo-8”, kiu enhavas 18 informtabulojn kun resumoj en Esperanto pri la historio de la urbo. En Herzberg troveblas multaj restoracioj kun esperantlingva manĝokarto, kelkaj hoteloj, kaj komfortaj apartamentoj en privataj domoj.


La plej grava konstruaĵo en la urbo por la esperantistoj estas „Interkultura Centro Herzberg” (ICH). Nuntempe ĝi havas diversajn funkciojn, kiel sidejo de la regiona Esperanto-Societo Sudharco, filio por klerigado kaj kulturo de Germana Esperanto-Asocio, sidejo de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI), la landa sekcio de ILEI, kursejo kaj ekzamenejo. La Centro plenumas ankaŭ la rolon de organiza kaj informa centro pri Esperanto en la urbo Herzberg am Harz.

Do ni povas konstati, ke la 46-a ILEI-kongreso okazos en inda urbo por la esperantistoj, kaj ni esperas, ke ĉiuj partoprenantoj ĝuos la konferencon kaj la etoson en la „Esperanto-urbo”.

ILEI-konferenco © 2012 LA-Arts