|
|||||||||||||||||
|
Sciindaĵoj
Jen gravaj informoj de Katalin Kovats pri la trejnseminario:
Mi bonvenigas vin kiel partoprenontojn en la pedagogia seminario en Herzberg.
Kolektiĝis multnombra, bela grupo por tiu faka programo. Inter la partoprenontoj mi vidas tre spertajn kolegojn, delonge konatajn por mi, kaj ankaŭ plurajn kiujn mi neniam renkontis .
Por havi pri ĉiu la necesajn informojn por efika kunlaboro, mi petas vin plenigi la aldonitan formularon kies informoj helpos mi bone plani nian kuneston.
Mi petas vin resendi al mi la dokumenton kiel eble plej frue.
Bedaŭrinde ni ne havos multe da tempo kune dum la semajno. La ĉefa celo estas ke vi povu profiti el la prelegoj de la konferenco kaj posttagmeze kompletigu tiujn per laŭtemaj prezentoj/prelegoj, informoj kaj kunlaborebloj dum la seminario.
En la programpaĝo vi povas vidi la planitajn temojn, sed mi atentigas vin ke la vicordo povos ankoraŭ ŝanĝiĝi laŭ la lokaj cirkonstancoj kaj la definitiva programo.
Plejparte tiuj tempoj estos prezentitaj nur por la seminarianoj, sed estas kelkaj, kies parton mi prezentos publike, antaŭ la tuta partoprenantaro de la konferenco.
La definitivan programon vi ricevos rete ĵus antaŭ la kongreso, aŭ plej malfrue komence de ĝi, surloke.
Por tre ekonomie uzi la tempon surloke kaj ne bezoni tro da tempo por ekterseminariaj preparoj, mi indikas al vi kelkajn taskojn, kiujn estus bone se vi pretigus aŭ al kiuj vi prepariĝus jam antaŭ la seminario.
Nenio estas deviga, tamen mi ĵuras al vi, ke ĉio tre utilos kaj se vi vere volas spertiĝi sub miaj manoj. vi plenumu ilin.
| ||||||||||||||||
![]() | ![]() |