Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
 46a Konferenco de ILEI
Sieber/Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo 12-18.07.2013 Germanio
 

La konferencurbo

HERZBERG AM HARZ, LA GASTIGANTO DE LA 46-a ILEI-KONFERENCO   

Herzberg (kun urboparto Sieber), kiu de julio 2006 havas la oficialan kromnomon: 'la Esperanto-urbo', prezentas sin al internacia partoprenantaro, al amasmedioj, al ĉiuj vizitantoj.
Filmeto (kun muziko) raportas pri la kelkjara evoluo, ZEO-j, dulingvaj ŝildoj, Esperanto-servoj, ktp.

 Herzberg kun siaj 14.000 loĝantoj situas sudrande de la nacia parko Harz. Unuafoje menciita kiel burgo Hiirsberc en 1143, ĝi fariĝis posedaĵo de la Welf-oj en 1158 per Henriko la Leono.

La nuna kastelo estiĝis en 1510 kaj estas la plej granda faktrabkonstruaĵo en Malsupra Saksio. En unu alo troviĝas la distrikta tribunalo, en alia la muzeo kaj eleganta restoracio.
La kastelturo kun siaj 8-angula tegmento, horloĝo kaj riĉaj figuraj skulptaĵoj estas majstroverko de la renesanco.

La hejmpaĝo de Herzberg estas bona fonto por belaj fotoj kaj pliaj informoj pri la historio de Herzberg am Harz, pri  la vidindaĵoj, legendoj, interesaĵoj ankaŭ en Esperanto. Tie vi trovas detalojn ankaŭ pri la belaj ekskursceloj en la regiono kaj pri la kvar vilaĝoj (Lonau, Sieber, Scharzfeld kaj  Pöhlde), kiuj apartenas al Herzberg.
Presse Esperanto, gazetartikoloj kun fotodokumentoj sub la menupunkto Aktuelles raportas pri la Esperanto-rilataj eventoj 

Multlingva paĝaro de Herzberg - la Esperanto-urbo, kie oni povas regule legi pri aktualaĵoj, okazaĵoj, Esperanto-rilataj eventoj kaj trovi multajn fotojn pri ili.

Prezentadmaterialo kun fotoj: Herzberg - la Esperanto-urbo (.pdf 3.4 MB)

La urba Esperanto-infrastrukturo, la esperantlingvaj ŝildoj, servoj, ZEO-j ekestis dank' al la sindediĉa, volontula laboro de Interkultura Centro Herzberg (ICH) - la oficiala partnero de urbo Herzberg por Esperanto-agado. ICH estas tegmentorganizaĵo de tri institucioj: Esperanto-Gesellschaft Südharz, la regiona Esperanto-klubo: EGS; Germana Esperanto-Centro, la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo: GEC; kaj la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, la landa sekcio de ILEI: AGEI).

BONVENON!

ILEI-konferenco © 2012 LA-Arts