Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
 46a Konferenco de ILEI
Sieber/Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo 12-18.07.2013 Germanio
 

SALO-8

SALO-8, Somera Arbara Lernejo jam la okan fojon okazas inter 12-19 julio 2013 kiel kunferiumado de 12-18-jaraj gelernantoj el al ĝemelurboj Góra (Pollando) kaj Herzberg (Germanio).
La programo (.pdf 72 KB) enhavas la sekvajn:

- instruado de Esperanto (5 instruhoroj/tago) en du grupoj: por komencantoj kaj por progresintoj
- lingva ekzercado dum la tuta tago
- libertempaj aktivecoj: sportoj, ekskursoj, ludoj
- urborigardado en Herzberg: konatiĝo kun Esperanto-vidindaĵoj, vizito al la Welf-kastelo, al la muzeo kun Esperanto-ĉambro, vizito al la Esperanto-Centro, biblioteko, arkivo
- ekskursoj al la regiono: montogrimpado al Großer Knollen, Hans Kühnenburg, vizito al Goslar kaj Göttingen

Apartan atenton meritas en 2013 la trejnado de junaj grupgvidantoj (Jugendgruppenleitertraining) por la pli spertaj partoprenantoj.

Parto de la programo kaj la ekskursoj okazos kune kun la 46a ILEI-konferenco kaj ebligas enrigardon en la kunvenojn, agadojn de la Esperanto-instruistoj el la tuta mondo. Samtempe, SALO-8 ofertas enrigardeblon en la pedagogian-didaktikan laboron, observadon de uzataj metodoj dum la lingvoinstruado al dekjaruloj.

Instruistoj, grupgvidantoj, trejnistoj: Lidka Novak, Lucyna Sozańska (PL), Ewa Kukielka, Michaela Stegmaier, Corinna Schwaiger (DE), Suso Moinhos (ES)

Organizantoj, subvenciantoj:
Góra   kaj Herzberg , Deutsch-Polnisches Jugendwerk  , Kreisjugendring Osterode ,  Interkultura Centro Herzberg           

ILEI-konferenco © 2012 LA-Arts